EL «RIG-VEDA»
EL «HIMNO AL UŜAS»

Jen leviĝas la Aŭroro kun radioj helaj,
blanke brila kiel ondoj de la akvo klara!
Ĉion bone trairebla, bone atingebla,
faras la diino bona, bena, malavara.

Feliĉporte vi aperas, malproksimen brilas,
per radioj lumegantaj tra l' ĉielo flamas,
en majesta pompo, rave, ho diin' Aŭroro,
vian bruston vi apertas, lukse vin ornamas.

Sur brilante ruĝaj taŭroj venas la diino
malproksimen penetranta kaj serene rida,
kaj forpelas la tenebrojn kiel arkpafanto,
kiel malamikon ĉara batalant' rapida.

Ĉiuj vojoj en la montoj per vi estas bone traireblaj,
vi de l' propra lumo lumas kaj tra l' akvoj pasas en senvento,
ho diino, kiu iras larĝajn vojojn, Noktfilin' majesta,
portu al ni donojn riĉajn, por ke nutron havu la homgento!